Historio kaj praktikado de la Kalvaria vojo

(Via Crucis)

La 14 nigrablankaj akvofarboj de Fratino Catherine Bourgeois prezentitaj ĉi sube enskribiĝas en longa tradicio de meditado pri la Pasiono de Jesuo.

Ekde la antikveco, la pilgrimuloj en Jerusalem volis laŭiri la doloran vojon de ilia Savanto, de la palaco de Pilato ĝis la Golgota kaj la Sankta Tombo.

Dum la 15a jarcento, la franciskanoj, gardantoj de la sanktaj lokoj de Jerusalem, envenigis en Eŭropon figuraĵojn de la Pasiono de la Sinjoro. La Kristanoj tiel laŭiris tiun "Kalvarian vojon" kiel ili estus sekvantaj Jesuon en la stratoj de Jerusalem, haltante je ĉiu stacio por voki al Li kaj preĝi.

Kiam, ĉirkaŭ la fino de la 16a jarcento, la nombro de la stacioj fiksiĝis je 14, multe da preĝejoj volis havi pentraĵojn pri ĝi. Sankta Louis-Marie de Montfort konstruis, en la 18a jarcento, kun 500 vilaĝanoj, grandegan Kalvarion en Pont-Château. Sed, precipe la itala misiisto sankta Leonardo de Porto Maurizio diskonigis tiun spiritekzercon de la Kalvaria vojo dum la unua parto de la 18a jarcento. Li mem benis 572 Kalvariajn vojojn. Li starigis monumentan serion de 15 stacioj (la lasta estis la doloroj de Maria) en la Koloseo en Romo. La Sanktan Vendredon, la papo mem partoprenas ĉi tiun Kalvarian vojon de la Koloseo, kiu kunvenigas grandegajn homamasojn.

Multaj aliaj monumentaj Kalvariaj vojoj estis faritaj. Tiu de Lourdes, sur la monteto kiu superas la groton, enhavas 115 statuetojn altajn je ĉirkaŭ du metroj kaj estas vizitata de miloj da grupoj.

La Kalvaria vojo estas ankaŭ paroĥa ekzerco. Sankta Leonardo petegis la episkopojn kaj la paroĥestrojn: Mi petegas vin, en la interno de Jesuo Kristo, malfermu al la fideluloj trezoron kie ili trovos la komencon de ilia konvertiĝo, neelĉerpeblan fonton da gracoj, meritoj kaj ĉielaj benoj. Se Dio estas severa kun la servanto kiu kaŝis ununuran talenton, kio estos pri tiu kiu kaŝos al sia popolo trezoron kiu enhavas tiom da, kies prezo estas senlima.

Dum Karesmo, komunuma ekzerco gvidata de la paroĥestro iras de stacio al stacio laŭlonge la murojn de la preĝejo. Tekstoj el la Biblio, meditadoj kaj kantoj alterniĝas. La 11a strofo de la "Stabat Mater", kantata al la Virgulino Maria, estis iam rekantita post ĉiu stacio:

Sancta Mater istud agas
Crucifixi fige plagas
Cordi meo valide


Sankta Patrino, elaŭdu min
Plantu la vundojn de la Krucumito
Profunde en mian koron.

La kristanoj kiuj tiel meditas pri la Pasiono, dum la Sankta Vendredo, scias ke, du tagojn poste, estos la Paskaj sonoriloj. «Se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li.» (Rom 6, 8)

Sed eblas "fari sian Kalvarian vojon" sendepende de ia grupo, jen irante de stacio al stacio en preĝejo, jen meditante unu post la alia ĉiujn staciojn sen tamen fizike paŝi. Tio estas esence klopodo de la animo, kiu akceptas unue oferi iom da tempo al tiu ekzerco. La spirito aliras samtempe al la bildo, pentrita aŭ skulptita, kaj al la evangelia teksto. Ili estas apogiloj por la meditado, la preĝado kaj la graco. Se multnombraj martiroj mortis pro la sanktaj ikonoj dum la tempo de ikonoklastismo, tio estas ĉar tie kuŝas grava afero por la kristana popolo.

Sankta Paŭlo diris al la Filipianoj

«Havu en vi la saman senton, kiu estis en Kristo Jesuo.
Kvankam Kristo havis dian naturon, Li ne volis profiti el sia dieco,
sed Li malplenigis sin ĝis sklaviĝo, fariĝante homo kiel ni.
Kaj kiel homo Li estis de ĉiuj agnoskata.

Li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis la morto,
ĝis la morto sur kruco.
Pro tio Dio levis Lin kaj donis al lia nomo la plej altan gloron,
por ke, honore al Lia nomo, ĉiu genuiĝu en la ĉielo,
sur la tero kaj sub la tero,
kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas la Sinjoro
al la gloro de Dio, la Patro.»


(Flp 2, 6-11)

La stacioj de la Kalvaria vojo devas esti pritraktitaj de kristana mano, ili bezonas kristanan inspiron. Fratino Catherine volonte reprenas por si tion kion Bellini aldonis al sia subskribo piede de pentraĵo: «Ardanta pro la amo al la kruco»